User talk:Trainspotter~enwiki/old/Esperantomobilo

Page contents not supported in other languages.
From Wikipedia, the free encyclopedia

Hey, I was just wondering why you thought the cancelled project Esperantomobilo was an important enough project to be included in the English Wikipedia. --Chuck SMITH 07:24, 1 Jun 2004 (UTC)

Bonvolu diri al mi ĉu vi kredas ke ĝi estus sufiĉe grava por inkluzivi se ĝi ne estus nuligita. Oni jam antaŭe kreis la ligon dum la projekto estis nura plano -- kaj, kiel vi bone scias, ligo al neekzistanta paĝo estas promeso (aŭ almenaŭ invito) de iu artikolo. Ĉu la tiama nura plano vere indis je inkluziveco en la angla (shock, horror) vikipedio? Sed vi tiam ŝajne nek kontraŭis, nek forigis la ligon. Ne. Ŝajnas al mi facile komprenebla afero: iuj movadanoj kiaj vi raportas iom honeste pri la E-movado en Esperanto mem, sed ili volas ke en alilingvaj eldonoj oni raportu nur pri la sukcesoj de la E-movado; tial vi plendas kontraŭ ĉiu raportado pri la malo. Vi antaŭe plendis simile, kiam mi tradukis ĉi tien ion, kion vi estis skribinta aliloke en Esperanto. Kaj pri Esperantomobilo, en la E-a vikio vi plene raportis pri la fermo, sed en la angla vi haste forigis la ligon. Tiu diferenco ĝenas min. Kaj vi ŝajne pretendas ke temas pri inkluzivindeco en la angla versio, sed mi jam ĉi-supre klarigis kial tio estas nekonvinka. Ne -- la pli kredebla kialo por tiu konduto estas iu sento, ke malkaŝi ĉion malhelpas la varbadon. Sed la nura efekto al mi de tia fanfaronado kaj troigado estas ke mi des pli emas klopodi por egaligi la aferon. --Trainspotter 17:03, 1 Jun 2004 (UTC)
Nu, se ĝi estus sukcesa, ĝi ja estus sufiĉe grava por esti enmetita en la anglan Vikipedion. Simple temas laŭ mi pri tio ke ne indas kovri projektojn de iu ajn asocio (ne gravas kiun lingvon ili parolas) kiuj nuliĝas. Mi imagas ke vi trovos neniun ajn alian artikolon en la angla Vikipedio pri ĉi-jara projekto de neprofitcela organizo kiu malsukcesis. Ĉu mi ne pravas pri tio? Vi ĉiam pensas ke mi ĉiam volas kaŝi aferojn pri la Esperanto-movado al alilingvanoj? Kial? Mi trovas tian konduton tute malhonesta kaj kontraŭmorala.
Cetere, estas multaj movadaj aferoj en la E-a Vikipedio kiuj simple ne sufiĉe gravus por meti en la anglan Vikipedion. Ĉu vi ne konsentas pri tio? Pri Esperantomobilo en la angla estis nur unu artikolo kiu aperis en la anglalingvaj ĵurnaloj kaj la projekto eĉ ne ankoraŭ estis sufiĉe grava aŭ matura por provi disvastigi ĝin anglalingve. Mi ne verkas artikolojn por Vikipedio por "varbi" aliajn personojn. Mi verkas ĉi tie por skribi gravajn informojn kiujn la parolantoj de tiu lingvo ankaŭ konsiderus gravaj. Estas ankaŭ artikolo pri mi en la E-a artikolo, ĉar mi opinias ke en la E-movado mi sufiĉe gravas por tio, sed mi neniel opinius ke mi estas sufiĉe grava por esti en la angla Vikipedio. Se devus esti ligilo al tiu projekto, ĝi devus esti en artikolo pri mi. Ĉu mi traduku la artikolon pri mi el la esperanta Vikipedio anglen?
Vi antaŭe plendis simile, kiam mi tradukis ĉi tien ion, kion vi estis skribinta aliloke en Esperanto. Jes, ĉar tio estis ŝerco. Oni ne metas ŝercojn en enciklopedion, ĉu? Mi pensis ke mi jam klarigis tion al vi... --Chuck SMITH 00:53, 2 Jun 2004 (UTC)
Mi imagas ke vi trovos neniun ajn alian artikolon en la angla Vikipedio pri ĉi-jara projekto de neprofitcela organizo kiu malsukcesis. Mi komprenas tion, kion vi diras, sed ĝi povas aplikiĝi egale al projekto kiu estas ankoraŭ nura plano. Do mi kredus al vi, se vi estus foriginta la ligilon dum la centumo da tagoj inter ĝia apero kaj la nuligo. La rapideco de via forigo de la ligilo post la projekta nuligo montras ke vi verŝajne jam sciis pri ĝia ekzisto.
Se devus esti ligilo al tiu projekto, ĝi devus esti en artikolo pri mi. NUN vi diras. --Trainspotter 11:48, 2 Jun 2004 (UTC)
Cxu vi ne povis simple imagi ke antaux ol mi forigis gxin, mi kontrolis la pagxon "What links here" kaj tiel trovis gxin? Mi fakte ne volis ke estu ligilo al gxi gxis kiam mi publikigis gxin en anglalingvaj jxurnaloj. --Chuck SMITH 20:50, 3 Jun 2004 (UTC)